tralamondo.org

Tra la mondo per aŭto

Iru al la retejo tralamondo.ru

“Siberia Fajro” kiel gvidilo tra la ĉefa historia festivalo en Siberio

Festivalo Siberia Fajro, исторический фестиваль Сибирский огонь

Antaŭ nelonge mi vizitis la historian festivalon “Siberia Fajro”. Por esti honesta, mi promenis tie kun mire malfermitaj okuloj pro la skalo kaj bonega kvalito de la evento. Estis prezentitaj militoj de preskaŭ ĉiuj epokoj, ekde la Mezepoko ĝis la Dua Mondmilito kaj la milito en Afganio.

Pri la historia festivalo “Siberia Fajro” mi sciis jam delonge. Tamen, mi devas konfesi, ke mi konsideris ĝin kiel festivalon de popola arto. Diversaj aŭtomobilaj festivaloj estas afero bone konata, mi vizitis ilin multfoje. Sed mi neniam antaŭe vizitis historian festivalon ĝis tiu momento…

Popolaj rondo-dancoj, buntaj naciaj kostumoj, tradiciaj popolaj refrenoj… jen kio prezentiĝis en mia menso.

historia festivalo, исторический фестиваль

Kiom profunde mi eraris!

festivalo Siberia fajro, фестиваль Сибирский огонь

Post kiam mi parkumis la aŭton, mi tuj ekkuris al la sono de pafado el grandkalibra armilo. Estas bone vivi en tempo, kiam oni povas kun scivolemo kuri al la sono de mitralo, anstataŭ panike fuĝi for de ĝi.

Montriĝis, ke okazis demonstra prezento dediĉita al la 30-jariĝo de la retiriĝo de la soveta armeo el Afganio. Dum mi, singarde penetrante tra la homamaso, provis atingi la antaŭan vicon, la “sovetuloj” jam venkis la muĝahidojn kaj konfiskis la sekretan usonan misilon “Stinger”.

La programgvidanto per la laŭtparoliloj dankis ĉiujn, la infanoj ekkuris por kolekti la kuglingojn, kiuj dense kovris la herbejon, kaj mi pluiris por esplori plu la teritorion de la festivalo.

En ĉiu loko de “Siberia Fajro” atendis min propraj amuzaĵoj.

Jen sonorilfaristoj aranĝas demonstran sonoriladon.

sonorilfaristoj kaj sonoriloj en la historia festivalo

Tie “kvazaŭ-kuracistoj” faras “kvazaŭ-operacion” kaj savas “kvazaŭ-vunditon”.

kuracistoj en la historia festivalo

Tie junuloj en protektaj ekipaĵoj vigle batas unuj la aliajn per trejnaj glavoj.

Iom pli fore homoj kun grandegaj samovaroj proponas al ĉiuj dezirantoj tason da teo kun sukero.

Estas bone, ke la organizantoj apartigis la epokojn teritorie, por ke vikingoj kaj husaroj renkontiĝu kun muĝahidoj kaj hitleranoj nur en la centra loko, kie okazas la demonstraj bataloj.

La rezulto estas bonega. Ĉiu epoko havas sian propran lokon. En ĉiu el ili oni povas trovi okupon por si mem. Eblas grimpi sur kirasveturilon, forĝi najlon el ferpeco, ĵeti tranĉilojn kaj hakilojn aŭ bombardi ludilan kastelon per ludila trebuŝo.

armiloj en la historia festivalo
armiloj en la historia festivalo
kirasveturilo en la historia festivalo
kirasveturilo en la historia festivalo
kanono en la historia festivalo
armiloj en la historia festivalo
antikva forghejo en la historia festivalo
historia festivalo Siberia fajro, исторический фестиваль Сибирский огонь
historia festivalo Siberia fajro, исторический фестиваль Сибирский огонь

Estas malfacile esti kavaliro. Por plene ekipiĝi, oni bezonas armilpaĝion. Memstare tio tute ne eblas.

historia festivalo Siberia fajro, исторический фестиваль Сибирский огонь

Estas malfacile esti ankaŭ armilpaĝio. Por vesti tiun kavaliron… eĉ unu homo ne sufiĉas.

Sed esti ‘bela damo’ estas tute oportune. Oni vestas ŝin, plej verŝajne, same per multaj manoj, sed post la vestado eblas libere promeni ĉie, kaj ĉie oni estos feliĉa vidi vin.

historia festivalo Siberia fajro, исторический фестиваль Сибирский огонь

Eĉ la husanoj, kiuj jen-jen atendas la atakon kontraŭ sia ĉarfortikaĵo, konscias, ke tio estas bela damo kaj subtenas ‘ĉion bonan kontraŭ ĉio malbona’.

Denove voĉo el la laŭtparoliloj, denove febraj provoj kure trovi kaj atingi la lokon, denove mi trafas nur la duonon de la spektaklo. “Junio 1917. La lasta ofensivo”, la demonstra prezentado, dediĉita al la lasta ofensivo de la rusa armeo en la Unua Mondmilito.

Nu ja, la mitralilon oni jam inventis, sed milita aviado kaj tankoj ankoraŭ ne estis plene evoluigitaj. Do, soldatoj sidas, el la tranĉeoj ne elstaras. Ĉiuj atendas, kiam Vladimir Lenin faros socialisman revolucion.

Nu, kio sekvas laŭ la programo de Festivalo… Batalo por mezepokaj ĉaroj…

Senhaste mi marŝas al la vagonburgo. Senhaste mi okupas bonan lokon en la unua vico. Nu jes, ĝuste tie, kien rikoŝetos sagoj. Nu jes, ĝuste tie, kie flugos kuglegoj el mezepoka kanono.

Rigardu, krucmilitistoj! Kun dungeblaj anglaj arkpafistoj!

batalo en historia festivalo Siberia fajro, исторический фестиваль Сибирский огонь

Eliras pastro, kiu proponas al la defendantoj de la vagonburgo komuniiĝi…

historia festivalo Siberia fajro, исторический фестиваль Сибирский огонь

Subite la krucmilitistoj, ne atendinte la finon de la komunio, ĵetas sin al atako kaj preskaŭ disŝiras la barikadojn. Sed la husanoj, streĉinte sian tutan volforton, per popolmilico el virinoj kaj infanoj bategis la papistojn kaj iliajn dungsoldatojn.

Tion ili meritas, la malfideluloj!

batalo en historia festivalo Siberia fajro, исторический фестиваль Сибирский огонь

La husanoj estas bravuloj!

Poste mi iras spekti, kiel la sovetaj trupoj trarompos la germanan okupon de la urbo Sevastopolo.

Rakonti estus longe kaj neinterese. Tion oni devas vidi per propraj okuloj. Unue sovetaj skoltoj eksplodigis malamikan fortikaĵon. La eksplodo estis… Mia respekto! Post tio iuj ekatakis, aliaj, memkompreneble, ekkontratakis. Kaj subita flanka frapo forbalais la faŝistojn malantaŭ la duan defendolinion. Kaptiteco, Siberio, GULAG-o…

batalo en historia festivalo Siberia fajro, исторический фестиваль Сибирский огонь

Resume, la sovetaj soldatoj venkis la germanojn sub tondra aplaŭdo. Tio ne povis esti alie.

La infanoj post la ‘batalo’, kiel kutime, denove kuregis kolekti kuglingojn.

Sur la herbejo promenis ankaŭ mi. Nenio eksterordinara okazis, kuglingoj ja estas bezonataj de ĉiuj.

historia festivalo Siberia fajro, исторический фестиваль Сибирский огонь

Kaj ne enviu.

La festivalo “Siberia Fajro” okazas ĉiujare (ĉi tie, jen la mapo).

Venu, esploru, pafu kaj mem kolektu kuglingojn!

De nun mi estos tie ĉiujare.

Nepre kaj certe!

historia festivalo Siberia fajro, исторический фестиваль Сибирский огонь