tralamondo.org

Tra la mondo per aŭto

La senintenca kraŝtesto de UAZ

kraŝtesto de UAZ

La mateno komenciĝis laŭ la kutima maniero, kaj la kraŝtesto de UAZ ne estis implicita. Mia listo de farendaĵoj estis la plej ordinara. Necesis aĉeti kvadratajn tubojn por veldado, mendi la fabrikadon de kuirĉambra meblo, kaj poste veturigi la hejtilon al Vova.

Kio povus misfunkcii?

Mi jam preskaŭ kompletigis la tutan liston de farendaĵoj. Restis nur veturigi la hejtilon al Vova. Tio estas facile. La vojo estas bonekonata, mi traveturis laŭ ĝi dekojn da fojoj.

Komence ni veturis kantante. Ankoraŭ ne estas magnetofono en la aŭto, kaj ni devas distriĝi sin. Poste ni veturis silente kaj rigardis tra la fenestro. Blanka neĝo estis bela.

Mi tute ne rapidis, veturante maksimume 70 km/h mi nur trankvile veturadis kaj veturadis.

Subite!

Mi eksentis, ke la aŭto ekglitis. Provis kapti ĝin – vane. La UAZ akiris kreskantan amplitudon de ŝanceliĝado kaj fariĝis nekontrolebla kuglo, glitante kien ajn ĝi volis…

Unufoje la aŭto turniĝis je 360 gradojn, eniris la neĝamason kaj komencis fali. Ni ne faris plenan turnon, sed ni alteriĝis sur la tegmenton.

kraŝtesto de UAZ

Multaj verkistoj skribas, ke en tiaj momentoj la vivo ekbrilas antaŭ okuloj. Mi opinias, ke tio estas literatura troigo. Persone, tri pensoj ekbrilis tra mia menso:

– Estas bone, ke ni ne flugas al kontraŭdirekta Hyundai;

– Estas bone, ke oni en Hyundai vidas nin. Eble ni bezonos helpon;

– Damne, ni rompos la novajn glacojn.

Kion eksperimenta pupo pensas dum la kraŝtesto de UAZ?

Kial ne ekbrilis la pensoj pri sano de mi kaj la infano? Mi ne scias. Estis antaŭvideble, ke ĉio iros bone. La rapideco malpliiĝis kiam ni deturniĝis, ne estis arboj survoje, la vojo estis sen fosaĵo, la infano estis alfiksita, mi forte tenis la stirilon.

Ĝis la fino, mi ne kredis, ke ni renversiĝos. Mi pensis, ke ni nur blokiĝos en neĝamaso aŭ falos sur la flankon (maksimume!), sed inercio plenumis sian taskon kaj malrapide turniĝis je plia kvarono de turno.

Estis amuze turniĝi en la aŭto. Montriĝis, ke interne estas tiom da lozaj objektoj. La ĉifonoj, tapiŝetoj, mufgantoj ekflugis. La hejtilo ekbruegis. Mi scivolas, ĉu dum kraŝtesto de UAZ ĉe la fabriko oni metas iom da ŝarĝo en la bagaĝujon?

Kaj la plej amuza afero estis, ke renversita aŭto tute malsimilas. En normala aŭto oni povas trovi ĉion eĉ sen okuloj. Kie estas la ŝaltilo, kie estas la glacoviŝiloj, kie estas la sekurrimeno – ĉio estas bonekonata, ĉio estas refleksa. Eĉ en UAZ, kie la ergonomio tute ne estas senriproĉa.

Do, mi kuŝas sur la tegmento (nun ĝi iĝis kiel planko), provante eltrovi kio estas kie. Vidas, ke la infano vivas kaj fartas bone, renversite pendanta ie inter la planko kaj la tegmento, fiksita per sekurrimenoj. Bravulo ne tremas, ne krias, ne falas. Nur rigardas al mi, scivolante kion paĉjo faros.

– Do, filo, ĉu ni eliru?

– Ni eliru, paĉjo, bone.

Mi premis la butonon de la sekurrimeno kaj la filo faliĝis sur la plankon\tegmenton apude. Ekstere aŭdiĝis voĉojn – tio estis la homoj de Hyundai kurantaj ĉirkaŭe kaj provantaj malfermi la pordojn.

Se vi vidas iun en problemo – helpu. Tio estas la ĉefa regulo sur la vojo.

Multe da vortoj estas skribita, sed en realeco ĉio daŭris kelkaj sekundoj. De la vorto “subite” ĝis la renversiĝo – tri sekundoj, ĝis la eltiro el la aŭto – minuto aŭ du aŭ tri.

Montriĝis, ke ĉiuj estis sendifektaj, brakoj kaj kruroj troviĝis en siaj ĝustaj lokoj. La infano tuj komencis diri al la “onklino de Hyundai“, ke li eĉ ekŝatis miajn manovrojn.

Aliaj aŭtoj komencis halti apude. Rezultis, ke geedzoj en Hyundai revenis de radiokluba evento, kaj la aliaj geklubaloj malfruiĝis.

kraŝtesto de UAZ

Do, ĉirkaŭ dek homoj prenis... unu… du… tri…kaj turnigis UAZ-n sur ĝiajn radojn.

kraŝtesto de UAZ

Eksciinte, ke ni povas fari ĉion alian mem, ke ni ne bezonas pluan helpon, ĉiuj savantoj disiris hejmen.

UAZ buhanka

Ni restis atendi Vova-n. Nu, mi alportus al li hejtilon, sed nur ne atingis celon. Mi ne atendis tre longe, dum duonhoro mi nur iel esploris la sanon de la aŭto.

UAZ vintro krashtesto

Ekŝaltigis, ekvarmigzis UAZ-n – ĉio estas en ordo. Sensignifaj difektoj: la tegmento estis iomete malrekta (oni devos puŝi ĝin iomete de interne per kriko…), malgranda premdifekto sur la ŝoforpordo kaj du fendetoj estis aldonitaj al la antaŭa glaco.

pordo de uaz

Eĉ neatendite. La kraŝtesto de UAZ estis sukcesa. Kvin steloj de kvin steloj, diable!

La vivo daŭras.

UAZ siberio vintro

P.S. La sekva sukcesa kraŝtesto de UAZ estos sur la sezona vintra de Ust-Kut ĝis Mirnij vojo dum vojaĝo al la Lapteva maro.