Mia sperto de ekster-voja konkurso estis dum XIII Siberia aŭto-moto-festivalo je nomo de Igor Kulikov. Tiam unuafoje kaj samtempe lastafoje mi grimpadis tra profunda koto kun ŝnurego de vinĉo, spiradis odoron de bruligitaj kluĉiloj kaj trinkadis bieron anstataŭ akvon.
La festivalo okazis en fora 2017 apud Novosibirsko, ne malproksime de la akvofalo Suenga. Lastan fojon, dum La XI Siberia aŭto-moto-festivalo mi ne partoprenis konkursojn, nur rigardis kaj enviis.
Ankaŭ ĉi-foje mi volis resti kiel spektanto, sed vespere apud bivakfajro, Slava demandis min, ĉu mi ŝatus esti lia navigisto dum la vetkuro?
Jes, mi ŝatus…
Kion mi devas fari?
Ekklariĝis, ke navigisto devas treni vinĉokablon trans arbustoj, montri la vojon kaj drinki.
Ho, mi bone scipovas tion!
Matene ili surmetis kaskon al mia kapo, donis al mi iajn mapojn, kaj la UAZ Patriot ekrapidis al venko.
Tre baldaŭ la fronta glaco akiris ĉi tiun aspekton.

Unue, ni kaptis punkton apud falinta arbotrunko. Estis facile. Oni nur devis surveturi ĝin!
La fotoj en ĉi tiu rakonto ne estas miaj, sed de spektantoj de la ekster-voja konkurso.



Poste estis punkto en profunda koto. Ni rampadis al ĝi per la vinĉo.
Sen vinĉo la radoj de la aŭto turniĝis senhelpe kaj UAZ ne moviĝis memstare.
Rampado tra la koto ekigis min soifa.
Anstataŭ akvo Slava donis al mi 1,5-litran botelon da biero.
– Jen, trinku.
– Slava, mi ne volas drinki nun. Ni estas meze de la vetkuro.
– Tio estas trinkaĵo, ne drinkaĵo! Biero bonege forigas soifon kaj malsaton, kaj ekzercado ne lasos vin ebriiĝi. Fidu min.
Efektive, mi dum vetkuro iom post iom malplenigis la tutan botelon, sed ne ebriiĝis.

La marĉo…
Ĉio komenciĝis simple, sed tiam subite… bam… nia vinĉo rompiĝis!

Damne!
La vetkuro daŭras, sed sen ni.
Ni estas blokitaj en la marĉo kun rompita vinĉo kaj kviete atendas evakuadon.

Klare, niaj poentoj ne sufiĉas por premion.
Ni rajtas trankviliĝi kaj observi kiel aliaj teamoj superas obstaklojn.

Io neimagebla okazas ĉirkaŭe!



Entute, ni bone amuziĝis, sed mi ne partoprenis en ajna ekster-voja konkurso plu.
Mi nur kompatas la aŭtojn! Tiaj fortaj stresoj ofte kondukas al paneoj.
Mi preferas trankvile vojaĝi Norden, al la lago Bajkalo, aŭ Mongolio!
