Permesu al mi memorigi vin kiel estis La XI Siberia aŭto-moto-festivalo je nomo de Igor Kulikov – la unua ekstervoja festivalo en kiu mi iam partoprenis. Dum tiu festivalo mi nur konfuzite rigardis ĉirkaŭen kaj ne partoprenis la konkursojn.
Ĉio estis tre interesa, sed absolute nenio estis klara.
La decido iri al la aŭto-moto-festivalo estis spontanea. Estis pli bone pasigi tempon de la 30 de aprilo ĝis la 4 de majo en Altajo ol hejme. Estis evidente!
La konata vojo de Novosibirsko ĝis la vilaĝo Majma pasis rapide kaj nerimarkite. Momento… kaj ni estis tie!

Ni alvenis vespere, inter la plej unuaj teamoj. Kuirigis pastopoŝetojn por vespermanĝo, trinkis teon kaj enlitiĝis. La tutan nokton aliaj aŭtoj bruis ĉirkaŭe, veturadis, parkadis, lumigante per siaj lumĵetiloj.

Kiam ni vekiĝis matene ĉirkaŭe estis realan aŭtourbon…

Iu provis ekbruligi porteblan gasfornelon…

… iu tranĉis karotojn per malgranda oportuna tranĉilo…

… sed plej multaj homoj simple ĝuas!

Unua tago de la aŭto-moto-festivalo finiĝis kun kutima nokta kantado ĉe la bivakfajro
La plej interesa spektaĵo atendis nin la sekvan tagon. La obstaklokurejo ĉiam altiras multajn homojn. Krome, la organizantoj estis bonegaj, ili elpensis itinerojn de varia malfacileco por ĉiu gusto.
Estis ankaŭ klasikaj obstakloj kun riveretoj kaj kun koto.


Estis ringa trako kun profunda truo laŭlonge de la grimpado. Se vi falus en la truon, vi certe ne venkus. Se vi veturus singarde, vi havus ĉiun ŝancon por sukceso.


Sed persone por mi aparte ŝatis la trakojn kun ŝtona provo kaj amasa starto tra la marĉo.
Mi neniam antaŭe vidis ŝtonan provon per miaj propraj okuloj. Estis tre amuze kiam aŭtoj resaltas sur ŝtonoj de komparebla grandeco al ili.



Amasa starto sur la marĉo ankaŭ estis nova por mi. La marĉo estis maksimume 100*100 metrojn longa. Rampu per aŭto de punkto al punkto, kolektu poentojn.
Ĝi estis oportuna ankaŭ por la spektantoj! Iru kien ajn vi volis, ĝenu la partoprenantojn per konsiloj.


Entute tio estis bonega aŭto-moto-festivalo. Mi devos viziti ĝin denove, sed la venontan fojon mi volus partopreni en konkursoj!
P.S. Jen estas la video de la organizantoj.
