Forveturinte el la ĉefurbo de Evenkio al la sezonvintra vojo kondukanta al la Nordo, ni tuj trovis nin en la regno de blank-ekvilibro, kiel speco de fotografia paradizo (aŭ eble infero, mi ne estas spertulo). Ŝajnas, ke tie falas multe da neĝo, dum fortaj ventoj maloftas. Tial neĝo kuŝas sur ĉio per pezaj amasoj, gluante sin al ajna surfaco, ĉu horizontala, ĉu vertikala.
Ni, kiuj ekvidis tion la unuan fojon, ne tuj sukcesis kolekti reen en organizitan karavanon. El ĉiu flanko aŭdiĝis la klakado de fotiloj, kaj kelkaj elkuris por fotiĝi preskaŭ senpantalonoj, en tia stato, en kia Evenkio ilin neatendite trafis.

Mi tiel soifis aliri unu el la arboj kaj piedbati ĝin… Haltigis min nur tio, ke la neĝo tie estis profundeeeeeeeege ol la nivelo de la feltbotoj.

Sed per tio la surprizoj ne finiĝis. Ĉi tiu sezonvintra vojo estas, laŭ ŝajno, la sola vojo en la mondo, kie ‘oni rajtas’! Jes, oni rajtas! Kiam oni veturas al la Nordo, oni rajtas multajn ekzotajn aferojn.

En la trafikreguloj mi ne trovis tian ŝildon, nek en la nunaj, nek en la antikvaj. Ĝi tute ne aspektas kiel memfaraĵo. Oficiala permeso preni boteleton, verŝi ion el ĝi en glaseton… Kiu aŭ kio fakte povus malhelpi? Sur la sezonvintra vojo policistoj neniam ekzistis ekde la mondokreo. Sescent kilometrojn vi veturos almenaŭ dum du-tri-kvar tagoj, do ĉio tute elvaporiĝos.
Sed se vi troviĝus en tiu regiono la unuan fojon, mi rekomendas ne troigi kun alkoholo.
En modifita stato de konscio vi riskas maltrafi amasegon da beleco. La sezonvintra vojo iras preskaŭ laŭ la rando de la tute konata altebenaĵo Putorana. La deklivoj de altebenaĵo majeste logos vin per sia neatingebleco, kaj frenezaj malsupreniroj alternas kun longaj, lacigaj supreniroj.
Ne timu perdiĝi. Ĉu vi memoras unu el la epizodoj de “South Park”, kiam la infanoj trafis Kanadon, kaj la loka loĝantaro kantis al ili gajan kanton, ke “estas nur unu vojo en nia lando, kaj nur ĝin ni bezonas”?
Absolute la sama afero okazas ankaŭ ĉi tie.
Rekte al la Nordo sekvu la solan vojon.


Ĉe la elveturejo el la ĉefurbo de Evenkio la fuel-stato estis jena:
– la unua aŭto – 100 litroj da benzino + 80 litroj da propano;
– la dua aŭto – 160 litroj da benzino + 120 litroj da propano;
– nia aŭto – 350 litroj da benzino + 85 litroj da propano.
Sume por 3 aŭtoj: 610 litroj da benzino + 285 litroj da propano.
Ĉu tio estas multe aŭ malmulte? Pasintjare sur la sezonvintra vojo mia aŭto manĝis ĉirkaŭ 40 litrojn por cent kilometroj. Por ne riski, ni devas fuelumi ĉie, ĉe la plej eta ebleco.
La unua ebleco malklare planeblis en vilaĝo post 450 kilometroj… Kaj se ne estus la trafikŝildo, ni simple preterveturis ĝin sen rimarki.
Ĉu vi memoras la filmon pri King-Kongo, kie tuta insulo kaŝiĝis en la nebulo? Ĉu vi pensas, ke tio estas mensogo? Tute ne! Vilaĝo kun tricent loĝantoj per nur siaj fornoj kapablas krei tian fumkurtenon, ke videblas absolute nenio.
Rigardu la foton, rekte antaŭen. Antaŭ ni en la fuma nebuleto staras dometoj, kaj en la dometoj loĝas homoj.

Ni komencis vagi en la nebulo kaj fine trovis la benzinstacion. Laŭaspekte ĝi estis funkcianta kaj tute en ordo. Sed denove sen la benzinstaciisto. Necesas, ke iu el ni veturetu al la vilaĝo kaj provu trovi tiun, kiu respondecas pri stacio.

Vetureti al la vilaĝo… Facile estas diri. Sed kion fari, se en ĉi tiun vilaĝon kondukas absolute neniu vojo, nur mallarĝa spuro de neĝveturilo?

Esperante, ke la benzinstaciisto mem komprenos la situacion kaj alvenos, mi iris promeni tra la ĉirkaŭaĵo.
Ho, jen iu strangaĵo. Piramideto kun lumiloj. Plej verŝajne, jen helikopterejo. Interese…


Ĉu vojaĝo al la Nordo per helikoptero atingebla por ordinaraj nordaj homoj?
La maŝkaptilo por leporoj. Do, kuras leporeto laŭ la vojstreko, ŝovas sian stultan kapon en la maŝon… Kaj jen ĉio, lia kuro finiĝis.

En tiu sama tempo eksonis la bruo de neĝveturilo, kaj alveturis la staciestro, kiu sen ajna problemo fuelumis niajn aŭtojn.

La zorge atendita fuelumado okazis tre oportune: por ĉiuj tri aŭtoj ni havis entute nur ĉirkaŭ 100 litrojn da benzino kaj iom da propano.
Post kiam ni replenigis la benzin-provizon, la animo iĝis pli trankvila. Ĝis nia celo restas nur 150 kilometroj. Ni certe alvenos! Nun ni povas tute kviete ruli la deciditajn 30 kilometrojn hore, ĝui la vivon kaj amuziĝi.

Kiaj amuzaĵoj eblas sur la evenkia sezonvintra vojo? Ekzemple, oni povas gratuli la aŭton de Miĥail okaze de ĝia jubileo. Ŝajnas, ke en odometro estis eĉ 180 000 kilometroj da traveturita distanco.
Ni donacas al la jubilanto (aŭ la jubilantino) bezonatan vicpecon kaj globon el lagro. La Gvidanto de sia koro verŝas al la hero (aŭ la heroino) de la tago la merititan glaseton da viskio.



Ie en tiu loko trapasis la Polusa Cirklo.
Ni eĉ ne esperis, ke la evenkanoj konstruos tie steleon por turisma fotado. Do, efektive, neniu stelo ekzistis. Ni kontentiĝis per oranĝkolora ŝnurego de “Takelaĵ Plus”, kiu ĉi-foje anstataŭis por ni la Polusan Cirklon.
Alimaniere simple ne eblis! Ni, kiel ege-sovaĝe-spertaj ‘polusanoj’, nepre devis bapti Miĥail-on, la novulon, kiu preskaŭ mirakle trafis nian kompanion.
Komence ni intencis svingi Miĥail-on kaj ĵettranspasi lin trans la ‘Oranĝkolora Polusa Cirklo’, sed saĝo kaj pigreco triumfis super la alkoholo kaj deziro iom bubaĵi.


Matene ni sukcese enveturis en la vilaĝon Essej, la celon de nia vojaĝo. La estro de la vilaĝo helpis al ni trovi retamikon, kun kiu ni korespondis en sociaj retejoj, kaj ĉe kiu ni anticipe informiĝis pri la stato de la vojoj kaj pri la benzino en la stacio.

Dum ni promenis tra la vilaĝo, dufoje nin haltigis homoj kaj demandis, kiam ni pafekstermos la duonsovaĝajn hundojn. Efektive, tie estis amaso da gigantaj timigaj hundaĉoj. Ĉiuj same estas grandaj kaj dikvizaĝaj.

Ĉu loĝantoj ne povas mem pafekstermi tiujn bestojn kaj bezonas helpon de fremduloj? Mi klare certas, en ĉiu domo estas ne nur unu pafilo, sed pafiloj-j-j!
Ne, ni ne pafas al hundoj, ni protektas biodiversecon.
Ni kunsidis en la kuirejo de nia retamiko, babilis pri vojoj al la Nordo, pri la nordaj homoj, pri la ĝojoj kaj suferoj de la vivo en Evenkio.
Kelkaj nordaj faktoj pri la norda vivo en la norda vilaĝo Essej:
– la loĝantaro estas 700 homoj, 180 el kiuj estas infanoj;
– cervoviando kostas 1 dolaron por 1 kg, dum 1 botelo da vodko kostas 10 dolarojn;
– dum la vintro per la sezonvintra vojo oni liveras al la vilaĝo por la tuta jaro 300 tunojn da benzino, 200 tunojn da dizelfuelo, kaj 120 tunojn da fuelo por aviado.
La plimulto de la loĝantaro vivas laŭ la formulo: “Mi pafas cervon por disvendi la viandon. Mi disvendas la viandon por aĉeti benzinon. Mi aĉetas benzinon por fuelumi la neĝveturilon. Mi fuelumas la neĝveturilon por pafi cervon”.

Vorto post vorto, la konversacio turniĝis al la altebenaĵo Putorana. Retamiko supozis, ke ni senprobleme trovos sur neĝskutilan spuron, gvidantan al la lago, kiu estas parto de ĉi tiu altebenaĵo.
Ĉu ni sukcesos traveturi tien aŭ ne? Nu… Tien iam veturis ekstervoja kamiono, tien regule veturas neĝveturiloj… Ni provu!
Diable, ni ja havas unu rezervan tagon!
Denove okazis situacio ‘rekte al Nordo sekvu la solan vojon’. Nun eĉ ne estas ‘vojon’, sed ‘spuron’.

Kien kondukos la neĝskutila spuro? Legu en la sekva rakonto!

