Fariĝite, geamikoj! Kiom ajn miaj realaj kaj virtualaj amikoj provis malemigi min… Kiom ajn ili diris al mi, ke “UAZ-buseto estas brutkamiono”, ke “UAZ-minibuso havas nek ergonomion nek sekurecon”, la ruza minibusa viruso plenumis sian taskon.
Nun mi estas feliĉa posedanto kaj rajdanto de UAZ-buseto. Kial mi en estas nur “stiranto”? Ne, amikoj, la persono, kiu komandas galopantan beston, nomiĝas “rajdanto”, preskaŭ ĉevalisto.
Rememorus ni iom pri la senzorga tempo, kiam mi ĵus trapasadis stir-ekzamenon. Eĉ tiam mi ne bezonis aŭton por veturi al laborejo aŭ al vendejo. Mi ne bezonis aŭton, ĉar “ĉiu havas aŭton, do mi ankaŭ bezonas ĝin”.
Eĉ tiam mi deziris ruldomon por vojaĝi, por ekvidi mem Mongolion, Altajon, Bajkalon kaj Arkton.

Kompreneble, mia elekto de aŭtoj estis determinita de ĉi tiu celo kaj de deziro veturi rusan aŭton. La ideo, ke “ne ekzistas pli bona aŭ pli fidinda aŭto ol Toyota samjara kiel la unua instruistino”, estis kaj estas tiel neimagebla por mi.
Post pesado de la avantaĝoj kaj malavantaĝoj mi konkludis, ke UAZ-buseto estas la perfekta elekto por vojaĝado.
UAZ-buseto estas la plej bona elekto por ruldomo: vasta, riparebla, ekster-voja veturebla kaj karisma.
Sed serĉante komforton mi aĉetis ne UAZ-buseton, sed la mian unuan UAZ Patriot-n. Poste – la duan UAZ Patriot-n.

Mi estis kontenta, sed unutage mi aveturis al Arkto per UAZ-buseto kaj revenis kun viruso…
… mi nepre volas aĉeti UAZ-buseton, mi nepre volas transformi ĝin en ruldomon.
Se mi ion enkapigus, eĉ mi ne povos malenkapigi tion!
Do, mi kun Vova kolektas iajn rezervajn partojn kaj ekveturas por aĉeti la UAZ-buseton. En la urbo Bijsk mi ektrovis modelon, kiu plenumis la solidajn postulojn. Sen hidraŭlika, sen ABS, sed traveturita distance estas nur 60 000 kilometroj.
Mi devas aĉeti ĝin!
Por la longa vojaĝo edzino de Vova bakis nin pirogojn – ŝi estas spertega pri tio. Pirogoj estis kun brasiko… kun cepo kaj ovo… ĉiuj estas miaj la plej ŝatataj. Tio donis al ni esperon pri sukcesa rezulto de aventuro. Se ni ne aĉetus aŭton, almenaŭ ni formanĝus pirogojn!

La vojo al Bijsk pasis rapide. Unue, la pirogoj devas esti formanĝigitaj; tio postulis sufiĉe da laboro. Due, onklo Vova daŭre instruadis min sekretojn de UAZ-stiranto: “Se tio rompiĝus – riparu tiemaniere”. Mi nomas tio kiel ” plisaĝiĝi je la kosto de alia homo”.

Mallonga halto por fotosesio de la verda UAZ-buseto de onklo Vova…

…kaj ni estas surloken, rigardas kaj admiras.

Apenaŭ ne estas rusto, la farbo estas originala. Teorie, tiaj aŭtoj tute ne ekzistas en la mondo, sed ĝi staras antaŭ ni.

Kun tremantaj manoj mi subskribis la kontrakton, kalkulis la monon, kaj ekvojaĝis.

Do, restu atentaj. La UAZ-buseto estas destinita por nova vivo; ĝi estas destinita iĝi ideala ekstervoja ruldomo. Mi estas ĉe la rando de io nekonata, tamen tre ekscita.
Sekvatage…

