tralamondo.org

Tra la mondo per aŭto

Iru al la retejo tralamondo.ru

Eksterurben. 4. Ni revenas el Evenkio, sed Norda Lumo kaj-50°C…

Antaŭ la okuloj ŝvebis buntaj makuloj, kvazaŭ la hieraŭa Norda Lumo. Ĉio ĉirkaŭe pro iu kialo flugis kaj saltetis. La kuŝbenko batis mian dorson, la gasfornelo per sia angulo enpikis sin en mian femuron. La gasbotelo saltadis apud mia kapo, sed pro iu miraklo ĝin ne trafis. En la fenestro preterkuradis Evenkio, la UAZ-buseto ronroris kaj grimpis en plian monteton.

ni veturas tra Evenkio Siberio

Mi kuŝis, malrapide palpebrumis kaj ne povis kompreni multajn aferojn. Kial kaj kien ni veturas? Kial la kamaradoj ne vekis min? Kio estis hieraŭ…

De la ŝofora sidloko silente etendiĝis al mi mano, premanta ladskatoleton da malvarma biero. Ŝajne, tio estis Guinness. De kie ĝi aperis, ja dum ĉiuj du semajnoj ni nek trinkis, nek aĉetis Guinness-on? Diablo, kiom stranga kaj nekomprenebla mateno! Bone-bone… supozeble, oni alportis la Guinness-on per medicina helikoptero, sed kiel ni sukcesis voki ĝin?

Aŭdiĝis voĉo: “Mi havas bonan novaĵon, li vivas”! Ŝajne, tio temis pri mi.

en UAZ Buhanka en Siberio

El tiu danĝera situacio necesis savi sin: la gasbotelo saltadis preskaŭ apud la tempio, komprenigante la seriecon de siaj intencoj. Petinte Vladimir-on halti, mi sub unuanimaj aplaŭdoj kiel eble plej bravure kaj junulece ensaltis sur la navigistan sidlokon.

La horo jam estis longe post tagmezo. La vilaĝo Jessej estis jam malproksime, la ĉefurbo de Evenkio (la urbeto Tura) estis ankoraŭ malproksime. Jen la tuta Evenkio, el kiu ne eblas simple kaj rapide foreskapi.

pejzagho en Evenkio, Siberio

Se oni vekiĝas post tagmezo, la tempo forflugas pli rapide ol kutime. Tio estas bona, sed la tuta ĉarmo de la norda relativeca teorio ne konsistas en tio. En la nordo la spaco ne obeas la klasikajn regulojn. Se oni provas pli rapide eskapi el Evenkio, la distanco mallongiĝas nur sensignife. Eĉ se al oni ŝajnas, ke oni infere kuregas tra la neĝdezerto, heroe alflugas en la montetojn, fulmorapidas sur la deklivoj… oni, plej verŝajne, eĉ malfruos.

pejzagho en siberia tajgo, por spekti Norda Lumo

Ĉu vi iam provis kuri, mergita en akvo ĝis la kolo? Jen ĝi! Veturado laŭ sezonvintra vojo estas ĝuste tia sama.

Estus multaj kialoj por prokrasti vin. Ekzemple, IU (jes, Miĥail, ni memoras, ke tio estis vi!) ekdezirus ankoraŭfoje rigardi, kiel brilas la Norda Lumo, kaj dirus tion laŭvoĉe.

Krak… kaj la supra risortfolio rompiĝis kaj frapadas la fundon de unu el la aŭtoj.

Ni provas fari „mongolan sandviĉon” por alrampi ĝis Tura, kaj tie trovi varman garaĝon kaj aŭtoriparejon.

Krak… kaj rompiĝas la tuta risortfasko.

Krak… Krak… kaj rompiĝas la dua risorto.

Kio estis la kaŭzo?

Eble la originalaj UAZ-risortoj estas vera fekaĵo. Mi ne reskribos pri tio, kiel elekti ĝustajn risortojn por ĝusta ekspedicia UAZ Patriot, tio jam estis skribita.

Eble ankaŭ la temperaturo ludis sian rolon. Tiun vesperon ni spertis rekordon de -50 gradoj laŭ Celsio. Kiom ajn ni penis ŝpari la aŭtojn en tiaj kondiĉoj, kiom ajn ni malrapidigis la veturadon je tiaj temperaturoj, ĉio povas okazi.

Eble la aŭto estis troŝarĝita per ĉia fatraso…

Sed plej verŝajne samtempe ekfunkciis ĉio. IU diris „mi volas spekti Nordan Lumon”, en tiu momento la plej troŝarĝita aŭto saltetis sur monteto, kaj la risortaĉoj ne eltenis la ŝarĝon je -50 gradoj.

Nenion fareblas, la aŭto estas preskaŭ senmovigita. Ankoraŭ iomete, kaj la malantaŭa akso elŝiros la restaĵojn de la risortoj kaj memstare forveturos ien.

Ho jes, preskaŭ la sama afero okazis al ni en Mongolio. Sed tiam la temperaturo estis plus kvardek gradoj

Ni staru! Staru kaj spektu miraklon de la naturo. Norda Lumo, diablo ĝin prenu!

UAZ ekstrema ekspedicio en Siberio

Brilis en la ĉielo, cetere, tiun nokton bonege. Kutime la Norda Lumo estis statika, en unu loko ĝi ekbrulis, plifortiĝis laŭ intenseco kaj poste estingiĝis.

Norda lumo en Evenkio, Siberio

Ĉi-foje verdaj sagoj antaŭ niaj okuloj transflugis la horizonton, stariĝis vertikale, disfalis en apartajn pecojn. Paron da fojoj ekfulmis ekstreme maloftaj ruĝaj lumoj. Se mi vidus ion tian dum mia unua arkta vojaĝo, mi konsiderus la programon plenumita kaj entute ne plu veturus al la nordo.

Norda lumo en Evenkio, Siberio

Ĉiuj tiun vesperon ekdeziris pastopoŝetojn, aŭ ‘pelmenojn’, kiel oni diras ruse. Ne kaĉon aŭ supon, sed ĝuste kaj nepre pastopoŝetojn! Bone. La teamo volas manĝi pastopoŝetojn – mi kuiras pastopoŝetojn.

Mi ŝatas kuiri pastopoŝetojn, sed ne je -45 ĝis -50 gradoj. La gasbotelon ni kompreneble kaŝis en la varman aŭton, sed eĉ unu metro da gashoso ekstere sufiĉis, por ke la propano ne eliru normale el la gasfornelo, sed kiel malbonodora likvaĉo verŝiĝu sur la tablon, tie iel sputu, brulu kaj fumu.

Supre brilas la Norda Lumo, malsupre brulas flako da propano…

Vi demandus, kial ne kuiri pastopoŝetojn sur elektra fornelo? Mi respondas. Pastopoŝetojn sur elektra fornelo eĉ hundoj ne manĝas, nur el furioze bolanta akvo, nur sur viva fajro.

Matene ni prenis el la pakaĵujo du rezervajn risortojn, levis la aŭton per krikoj kaj komencis riparadon.

riparado de UAZ Patriot en ekspedicio

Ĉiu provis iel helpi. Iu anstataŭis la riparantojn, iu alportadis ilojn kaj sekurigis la aŭton, iu prizorgis varmigon-manĝaĵon-bolakvon.

riparado de UAZ Patriot en ekspedicio

Ni sukcesis anstataŭigi ambaŭ risortojn en ĉirkaŭ 6 horoj. Mi opinias, ke sen aŭtolevilo, en frostego, kun rustiĝintaj boltoj, tio estas bonega rezulto.

Ekstrema vojagho en Siberio por spekti Norda Lumo

El la rompiĝintaj risortpecoj ni kunmetis toteman simbolon de la UAZ, enŝarĝiĝis kaj ekveturis pluen.

Ne necesas diri, ke estis strikte malpermesitaj ĉiuj esprimoj kiel „mi ja ankoraŭ volus spekti ion… la Norda Lumo…”. Ni forfuĝu, forfuĝu!

negho en Evenkio, Siberio

Ni atingis Tura-on, preterpasis la malpermesan vojsignon. Finiĝis la libera vivo, nun ne plu eblas.

sezonvintra vojo en tajgo Siberio

Ni forrapidas laŭ unu tajga rivero, vespermanĝas, tranoktas kaj forrapidas laŭ alia tajga rivero.

UAZ Patriot sur vintra vojo

Vilaĝojn kaj urbetojn ni preterveturas per unu spiro. Fulmorapide vizitas benzinstaciojn kaj revenas sur la sezonvintran vojon…

UAZ Patriot en siberio

La lasta tranokto en Evenkio. La lasta tranokto eksterurbe. Ĉi tie ankoraŭ ne funkcias la telefono, ĉi tie ankoraŭ ne estas senutilaj provoj kontroli laboran retpoŝton.

UAZ Buhanka kaj norda lumo en Evenkio, Siberio
nokto kaj Norda Lumo en Evenkio, en siberia tajgo

Kaj jen la urbo, ni revenis al kutima vivo. Dek tagoj forpasis kvazaŭ unu sola momento.

Urbo Boguchani, Siberio

Nur dek tagoj!