En aprilo en la urbo Krasnodaro oni plantas terpomojn kaj admiras la florantajn abrikotarbojn, en Siberio oni adiaŭas la vintron. Lastan sabaton okazis evento, ĉiujare organizata de Aleksej K. el la klubo UAZ Patriot.
La celo de la evento, kiel kutime, estis atingi la kunfluejon de la riveroj Ob kaj Ĉaus. La loko estas siberie bela, pitoreska. Kvankam ĝi situas proksime de la urbo, ĝi tamen permesas al oni ricevi amason da impresoj kaj sperti la senvojecon. Cetere, ne eblas atingi ĝin ĉiujare.
En malluma mateno ni pretiĝas, serpentas tra la ĉirkaŭurbaj somerdometoj kaj veturas profunden en la kampojn.

La specialaĵo de ĉi tiu evento konsistas en la ĝusta tempigo. Necesas, ke ĉiuj ĝojoj de la naturo estu samtempe. Se oni iros pli frue – estos multe da neĝo, se oni malfruos – la koto sekiĝos.

Tipaj obstakloj estas neĝotruoj, en kiujn homoj gaje ekveturas preskaŭ sen rigardi.
Ho, kiel ni sopiris la liberan vivon dum longa vintro en Siberio!

Sekundo por hezito… kaj impeti en malsekan neĝon! Iu veturas, iu glitas surloke, iu ricevas neĝon kaj akvon.


La plej grava estas, ke ĉiuj estas feliĉaj. La ŝnuroj gaje malvolviĝas, taktikoj konstruiĝas, vetoj fariĝas…


Pro la hasto mi preskaŭ forgesas foti ĉiujn belecojn.
Siberio signifas belecon.

Jen la rivero Ob mem, aŭ pli ĝuste ĝia meandro.
Cetere, ĉu vi sciis, ke la grandiozajn riverojn Ob kaj Jenisej ligas la malmulte konata antikva Ob-Jeniseja kanalo?

Jen la rivereto Ĉaus (maldekstre) estas ankoraŭ kovrita de glacio.

Estas tempo por ĝui rostitan viandon, spekti la fluantan akvon, kaj babili kun amikoj pri vojaĝplanoj.

Ni devas reveturi. Tio estas eĉ pli amuze! Kristalklara akvo kolektiĝis en radsulkoj.
Gajaj kaj puraj ŝprucoj al la ĉielo. Ni amuziĝas kiel infanoj.



TTia amuziĝo ne pasas senspurе – ni ‘dronigis’ du generatorojn. Unu sekiĝis per si mem, kaj la dua estis forigita kaj purigita la sekvan tagon.
Tio estas bagatelo! Ripozi estas tamen pli bone ol labori.
Entute, ni ripozis bonege: adiaŭis la vintron kaj bonvenigis la someron.
Saluton, suno! Saluton, koto!
Printempo alvenis al Siberio!


