Oni taksas, ke la rokoj Zveroboj (Zverobojo, aŭ Hiperiko, se traduki nomon en Esperanto) estas la plej bela loko en Siberio. Mi tute konsentas kun ĉi tiu opinio.
Nun vi povas vidi mem.
Unuafoje mi vizitis la rokoj Zveroboj dum la plej comforta sezono. Estis mirinda aŭtuna tempo, kiam la suno ne bruligas vin, sed ankoraŭ ne estas neĝo. Oni povas trankvile boligi teon sur la fajro, sidi sur ŝtono kaj pensi pri io.
Krome, ne estas moskitoj dum ĉi tiu sezono!
Tio estas tre grava por Siberio, kredu min.
Alveni al la rokoj estas tre facila eĉ per malgrandaj urbaj aŭtoj.
Unue vi devas veturi el Novosibirsko al la vilaĝo Novososedovo. Tie vi devas serĉi la “Grandan Blankan Domon”. Estas nur unu “Granda Blanka Domo” en ĉi tiu vilaĝo. Vi ne povos konfuziĝi.
Kontraŭ la Granda Blanka Domo estas turniĝo sur la tervojon al la arbaro. La vojo ne havas forkojn, vi povas perdiĝi nur intence.
Antaŭe, oni povis atingi la rokojn per aŭto (kiel mi en 2015), sed nun oni devas piediri de la rando de la arbaro.

Ĉe fino de la pado estas la observejo. Surprize la loko estas pura! Estas speciala placo por ekbruligi fajron.

Se vi ne estas laca post manĝado de fritita viando, vi povas malsupreniri al la rivero Berd.

Mi decidis, ke beleco videblas pli bone en supro de la rokoj, kaj supre estas pli da suno. Kion alian vi bezonas por posttagmeza sidanto sur ŝtono kun taso da teo!


Kompreneble, oni bezonas parton de lasta siberia suno ĉi-jare.

La sekva vizito al la rokoj Zveroboj estos antaŭ la unua neĝo, sed tio estos tute alia rakonto.
