Kiel promesite, mi rakontu al vi pri la vojaĝo al Obo-Jenisejo Kanalo, kiu ĝis la mezo de la 20-a jarcento konektis du grandegajn siberiajn riverojn, Obo kaj Jenisejo.
Mi certas, ke vi neniam aŭdis pri ĝi.
Nun mi montru kaj rakontu al vi ĉion pri ĉi tiu historiaĵo, kaŝita en tajgo.
La afero komenciĝis je septembro, du semajnojn antaŭ defendo de la disertaĵo; dum mia dormo malboniĝis nokton post nokto. Mi devis urĝe eskapi la apopleksion kaj veturi ien malproksiman, ien sen poŝtelefona servo, interreto aŭ kalendaro.
Do, mi entuziasme akceptis la proponon de mia amiko Vova ‘promeni’ al la tajgo.
La propono de Vova inkludis krom komercan vojaĝon ankaŭ petolan ideon. Se la vojo estus bone veturebla kaj ni farus ĉion bezonatan rapide, ni provus trovi kaj ekvidi Obo-Jenisejo Kanalon per niaj propraj okuloj.
Mi ne kopius la priskribon de la Kanalo el Vikipedio; vi povas legi tion mem. Mallonge, ĝi estis konstruita inter 1883 kaj 1891, liginte la riverojn Obo kun Jenisejo. La kanalo estis tre utila dum la Rusa-Japana Milito, sed poste estis malofte uzata pro sia mallarĝeco kaj malprofundeco. Dum la lasta oficiala navigado en 1942 oni trakondukis tra la Kanalo tri radŝipojn.
Do, ni veturu al la tajgo kaj rigardu la kanalon!
La unuan parton de la vojaĝo, kiam ni veturis sur asfalto, mi nur silentis kaj rigardis tra la fenestro. Nenio min tuŝis, nenio min ĝojigis.
Nu, la transmisio elĉerpis sian lubrikoleo… Tio okazas…
Nu, la transmisio de tempo al tempo bruegas… Tio okazas…
Sed kiam ni turnis de asfalto al tera vojo, ĉio tuj ŝanĝiĝis.

Vi eble dirus: “Tio estas nur vojo, kie estas nenio interesa, nur tervojo, tajgo kaj marĉoj”.

Estas iom da vero en tio.
Jes, vojo tra la tajgo estas nur terovojo, tajgo kaj marĉoj.
Sed terovojoj, tajgo kaj marĉoj kun la ĝusta vivkoncepto, estas tre belaj kaj interesaj umoj.
Mi neniam vidis tiom da marĉoj antaŭ ĉi tiu vojaĝo. Rigardu kiom marĉoj ŝanĝiĝas depende de la prilumiteco.
Jen la marĉo en malserena vetero. Ĝi ŝajnas malafabla kaj mortiga loko. Negativaj stereotipoj pri dronantaj homoj tuj aperas en la menso.

Jen marĉa maldensejo en normala vetero. Ĝi estus detale esplorinda, se ne estus la konscio, ke sub la herba tapiŝo senfina profundeco atendas vin por recikligo.
Sed, konfesu, la koloroj kaj la etoso estas tute malsamaj.

Kaj jen la marĉo en perfekta vetero.
Ne gravas la senfina profundeco! La deziro promeni kaj kuŝi sur mola herbtapiŝo estas pli forta ol la timo pri la morto.
La lokanoj ja iras tra ĉi tiuj marĉoj, plukas berojn, kaj ne dronas. Aŭ ne dronas ĉiutage…

Tamen, riveroj…
En la tajgo riveroj plenumas specialan funkcion: ili aldonas diversecon al la lokaj konservativaj pejzaĝoj.
Ekzemple, vi veturas tra la tajgo… Maldekstre kaj dekstre estas tajgo, aŭ marĉo, aŭ marĉohava tajgo. Ili estas belaj laŭ sia propra maniero, sed iom post iom ili komencas ‘premi’ vin.
Forte premi!
Sed riveroj per siaj fluejoj iomete disklinas tajgon kaj marĉojn, donante al la stepuloj iom da spaco por rigardado kaj ripozo.

La libera spaco ne estas tiel vasta, sed ĝi vere helpas gardantojn de stepo ne freneziĝi.
Rimarku, ke la akvo en riveroj havas malsaman koloron. Tio estas kurioza efiko. Eble ĉiu havas sian propran unikan kombinaĵon de vitaminoj kaj mineraloj.



Kaj ni ne forgesu pri la pontoj.
En sovaĝaj lokoj ili estas ia vidindaĵo.

Preterpasi tiujn sen promenade kaj inspektado estas krimo kontraŭ la regionografio kaj materialscienco. Lignaj, duone putraj, ŝanceliĝemaj kaj knarantaj pontoj, kiuj sukcese tenas kamionojn… Vera enigmo pri science de rezisto de la materialoj!


Ni ne forgesu pri la tajga vojo mem.
Mi timas imagi, kio okazas ĉi tie post longedaŭraj pluvoj, sed eĉ en seka vetero, ĉiu sekcio de la tajga vojo estas speciala.
Ialoke, ĝi estas plata kaj glata sabla tereno kun dunoj el mola sablo. Aliloke, estas la daŭraj spuroj de batalo kontraŭ la senvojeco.
En la tajgo, estas facile batali kontraŭ senvojeco. Nur prenu hakilon kaj motorsegilon, faligu arbon, puŝu ĝin en sulkon, kaj eliru.
Vi ĉiam portas kun vi hakilon kaj motorsegilon, ĉu ne?

Precipe marĉaj lokoj estas plifortigitaj per restaĵoj de arbohakado.
Jen mediindulga materialo por vojkonstruado.
Greta Thunberg estus ravita!



Ĉio por la bono de la ekologio!
Jes, mi memoras, mi memoras, la rakonto temas pri Obo-Jenisejo Kanalo
Ni preskaŭ alvenis. Memoru la koordinatojn.
De ĉi tie la vojo estos nur piede.
La loko, interalie, estas interesa, enhavante ĉiujn antaŭe menciitajn allogaĵojn.
Belega ligna ponto – jen.



Vasta panoramo de la kunfluejo de la riveroj – jen.

Blanka musko, krome, estas sufiĉe interesa. Se ni havus pli da tempo, mi certe provus trovi praktikan uzon por ĝi.


Mi certas, ke estus mirinde kuŝi sur ĝi kaj flaradi aromojn de arbaro.
Ni flaros la arbaron la alian fojon, nun ni serĉu Obo-Jenisejo Kanalon
Do, ni iras profunden en la tajgon. Nenio videblas. Se Obo-Jenisejo Kanalo estus ie tie, ni trovus ĝin nur kiam ni rulfalante falus en ĝin.
La lastan fojon mi iris tra tia densa vegetaĵaro en la Suda Uralo, kiam mi decidis preni mallongigon por atingi la monton Ŝatak.
Mi volonte kredas, ke ĝangalesploristoj povus vagadi apud perditaj urboj dum jaroj sen trovi ilin.

Hu-ra! Io videblas en la spaco inter la branĉoj. Ĉu ĉi tio estas La Kanalo?!
La ligna ‘konstruaĵo’ klare aludas.

Vova rapidas antaŭen, malsuprenirante en la kanalon laŭ la trunko de falinta arbo.
Mi ne ŝatas ekvilibrismo kaj mi trovis pli facilan vojon al la fundo.

Tiel aŭ alie, ni trafis en ĝin.
La eksa fluejo estas klare videbla, kvankam ĝi estas preskaŭ seka. Estas lignaj muroj kaj eĉ la restaĵoj de kluzpordegoj.
Sendube – Obo-Jenisejo Kanalo estas trovita!





Sed pro iu kialo mi ne povas forigi la penson, ke io ĉi tie estas malĝusta? Estas muroj, estas kluzo, sed kial estas tiel malmulte da akvo?
Jes, Obo-Jenisejo Kanalo neniam estis profunda, sed jen estas tre-tre-tre malmulte da akvo!
Ni decidis disiĝi kaj esplori la Kanalon pli detale. Vova ekiris unu vojon, kaj mi la alian.

Saltante super alia amaso da koto, mi estis stuporigita de tio, kion mi ekvidis.
Dum du minutoj, mi staris silente, senmove, palpebrumante kiel Heinrich Schliemann malkovranta antikvan Trojon.
Post tiu senfine longa momento, mi malfacile kunigante decajn vortojn en unu frazon, ekkriegis ion tian: “Vova, mi trovis ĝin, la ĉefa kanalo estas ĉi tie, Vova, rapidu ĉi tien, kuru ĉi tien, Vova, estas kanalo ĉi tie, ĝi estas ligna kaj estas multe da akvo, kuru ĉi tien pli rapide”!!!
Sed Vova ne alkuris. La tajgo obtuzigis la sonojn, kvankam ni estis kvindek metrojn aparte.
Mi devis kuri ĝis li, klarigante pri malkovro kaj revenigi lin al la bordo.
La dua emocio estis same forta; mi ankoraŭ ekscitiĝas rigardante tiujn fotojn.

“Lanĉu rapide la flugroboton, ni flugu kaj rigardu la kanalon de supre,” – ni ekpensis preskaŭ samtempe.
Mi malfermis la ujon, eligis kaj ŝaltis la flugroboton, sed kiam mi ŝovis la manon en poŝon por preni telefonon…
La telefono mankis…
Klara rememoro aperis pri kiel mi lasis ĝin en la aŭto por ne perdi ĝin en la arbaro. Sed mia droneo ne povas flugi sen telefono…
Ni devis reveni al la aŭto sen patosaj fotoj.
Sed tio ne gravas! Ni povas lanĉi la droneon de la aŭto. Se ni bonŝancus, ĝi flugus al la kanalo!
Dum mi konektis la telefonon al la teleregilo, Vova desegnis skemon por la flugroboto ne perdiĝis super la verda tajgo.

Sed la aventuroj ne finiĝis tie.
Feoj de Obo-Jenisejo Kanalo obstine ne volis, ke ni flugadu super la Kanalo. Ekzistis neniu memorkarto en la droneo.
La dua rememoro klare aperis, ke mi uzis memorkarton antaŭ la vojaĝo kaj forgesis ĝin en komputilo.
Kiel vi povas imagi, ne estis eĉ unu komputila butiko en proksima tajgo.
Memorante, ke la flugroboto povas sendi fotojn rekte al telefono, ni ekprovis flugi sen memorkarto. Jes, la kvalito de fotos ne estas bona, sed ni povus provi flugi ĝis la kanalo.

La feoj de Obo-Jenisejo Kanalo ne ekŝatis ankaŭ ĉi tion!
Tuj kiam la helikoptereto atingis la kunfluejon de la riveroj, la vento fariĝis tiel ege forta, ke mi devis reveni aparaton al la bazo. Mi tute ne estis preta adiaŭi kun nova flugroboto, kiu ankoraŭ ne formanĝis eĉ kvin plenajn bateriojn.
La sola bonekvalita foto, kiun la plasta birdo sukcesis fari, estis de la kunfluejo de du riveroj. Unu el ili estas parto de Obo-Jenisejo Kanalo. Jen do foto de la Kanalo, kvankam sen la antikvaj lignaj muroj.

Promesinte reveni ĉi tien denove, ni ekveturis returne. Ne restis tempo por dua vizito al la Kanalo; komercaj aferoj postulis, ke ni tenu nin laŭ la horaro.
Rilate al impresaĵo, mi taksas tion, kion ni vidis, eĉ pli alte ol la mongolan riveron fluantan el sabla kratero. La kratero estas natura, sed la Kanalo estas homfarita, kio, laŭ mia opinio, estas multe pli mojosa.
Do, mi ne priskribos la revenan vojaĝon. Estis samaj marĉoj, sama tajgo, sed la aŭtunaj koloroj estis pli rimarkeblaj.

