Estas strange, sed mi ne mortis ĉi-nokte en la montaro Altajo. Matene Zubr trovis min tute vivantan. Mi certas, ke nur la ĉapelo savis min. Se mi ne trovus ĝin, mi certe frostiĝus ĝismorte.

Bone ripozintaj kaj gajaj ellitiĝis la ceteraj ĵipistoj. Ili miradis ke mi eĉ ne konstruis “hejmeton” el sakoj kaj kofroj.
– Kie vi dormis, strangulo? Sub la aŭto? Hooo… tio estis vi, kiu bruetis sub la aŭtoj hieraŭ nokte!
Unu el ili elpensis: “Uloj, eble ni loĝigu ĉi tiun strangulon en faldeblan necesejon? Li metos ĝin sur la flankon, kaj havos improvizitan tendon… eĉ kun fenestro…”
Tiel mi akiris dometon. Malgrandan, sed sen hipoteko.
Ni veturas pluen.

La kaldrono denove batadas miajn kapojn, sed pli forte. La asfalto jam delonge finiĝis, kaj koto komenciĝis. Sed tio ne gravas al ni.
Ni veturas Toyota Land Cruiser, UAZ-oj neniam atingus ĉi tien!
Pardonu, mi komprenas, ke Land Cruiser bone veturas sur koto. Sed ili volas veturi sur la rivero! Mi vidis en YouTube kiel aŭtoj renversiĝis en rivero, englutis akvon kaj dronis kun la teamo kaj enhavaĵo. Ĉu ili estas tute frenezaj, ĉu ili volas veturi trans ĉi tiun riveron?

Antaŭ ol mi povis konsili al mia stiranto, ke oni serĉu ponton aŭ konstruu floson, li simple transveturis la riveron. Ĉiuj aliaj sekvis nin.

Ne, tio ne estas ĝusta maniero. Neniu eĉ provis la fundon per bastono.
Kaj poste ni veturadis laŭlonge sur la rivero – tio estis eĉ pli timiga. Ne, mi kutimiĝis al la profundo. Mi komprenis, ke kiam rivero estas malprofunda, la aŭto ne tuj renversiĝos kaj mi havos tempon por rimarki kaj elsalti for.
La akvofaloj ŝajnis al mi aparte danĝeraj veturante laŭlonge sur la rivero. La rivero estas monta, do devus esti grandaj diferencoj en nivelo. Se oni ne rimarkos la klifon…. “saluton”. Oni flugos el la akvofalo.


En montaro Altajo sitias multe da akvofaloj, mi certas.
Kiam mi provis dividi miajn zorgojn kun Zubr, li forgesis kiel spiri por minuto. Kiam li fine daŭriĝis spiri, li malrapide kaj zorge konsilis min “ne ĝenu min per viaj sensencaĵoj, sed serĉu iksodoin sub vestaĵo”. Se estas leporoj ĉi tie, estas iksodoj.

Ĉu estas iksodoj ĉi tie? Vere? Encefalitaj?
Jen estas la fino… Mi mortos en la montaro Altajo. Mi neniam plu eliros el la aŭto! Mi ne eliros! Ĉu vi komprenas min?!
Sed mi devis eliri. Ia arbo falis trans la vojon kaj oni urĝe bezonis traserĉi bagaĝon por trovi motorsegilon.

Motorsegilon! Ili havas motorsegilojn. Ĉiu diabla aŭto havas motorsegilon…
Kompreneble, ili ne rajtigis min segi. Ili diris, ke mi tranĉos sin kaj tranĉos ĉirkaŭulojn. Mia tasko estis treni la ŝtipojn for.

Do tia segado daŭrigis ĝis la vespero.
Ili segis. Mi fortrenis.
Ili kriis al mi, ke mi fortrenus pli rapide. Mi kriis al ili, ke ili segus ŝtipojn pli mallonge.
Normala, bone kunordigita laborado.

Vespere oni donis al mi sakon kun faldebla necesejo. Post kelkaj horoj mi konstruigis ĝin kaj enlitiĝis kiel laca bebo.
La sonĝoj estis maltrankviligaj. Ŝajnis kvazaŭ iksodoj rampis sur mi, sed mi ne povis seniĝi de ili ĉar miaj brakoj kreskis ne de miaj ŝultroj, sed… de mia suba parto de korpo.
Kaj tia pozicio de brakoj estis terure malkomforta! Kion ajn mi provis fari, ĉio rezultis malbone.
Vekiĝi estis dolore. Miaj brakoj doloris, mia dorso doloris, mia pugo kaj kruroj iomete doloris al mi. Mi tuj komprenis, ke tio estas encefalito kaj kuris al Zubr, por ke li donu al mi iun kontraŭencefalitan pilolon.
Zubr ne havis tian pilolon, sed li klarigis min, ke tio certe ne estas encefalito. Kiam mi demandis, kial mi tute malsanas, li sugestis, ke mi “ne levis ion pli pezan ol mian pisilon la tutan vivon, sed hieraŭ mi streĉis min portante ŝtipojn”. Nu, tio estas logika. Mi estas krea ulo, mi ne devas porti ŝtipojn tre ofte, mi plejparte premas butonojn sur klavaro.
La sola konsolo estis, ke ni atingis loĝatan lokon. Aperis kelkaj bariloj. Unu barilo, dua, tria… Kial oni bezonas tiom da bariloj, kiuj apartigas ilin de la arbaro? Mi ne demandis Zubr-on, mi mem divenis. La loka popolo en la montaro Altajo estas antikvaj, kiu ne forgesis pri la plej terura afero – pri zombioj. Ni en la urboj ĉion forgesis kaj pensas, ke tio estas nur frukto de fantazio. Sed en Altajo – rigardu mem – bariloj kaj kaptiloj. Veraj kaptiloj kontraŭ zombioj.

Iksodoj, zombioj… Post tio mi eĉ ne timas ursojn!
Dume, ni atingis la bordon de la rivero Korgon.
La vetero estis mirinde varma, sed la akvo en la rivero – estis mala. Kiel oni diras “eniris al akvo kiel knabo kaj eliris kiel knabino.”

Sed la “knabino” estis pura kaj preta sturmi la Oroktoj montopasejon. Dum tia varmego kaj sekeco, oni diras, ni eĉ ne rimarkos ĝin. Sed post la pluvo tie estus danĝere, oni povas forgliti laŭ la deklivo.
Ni ekiris… Sed dum ni veturis ĝis la montopasejo komenciĝis pluvo kaj poste pluvego. Mi tuj ekmemoris pri “forgliti laŭ la deklivo”, kaŝis sin sub la sakojn kaj ne eliris ĝis aŭto transiris al la alia flanko. De la radiokonversacioj mi komprenis, ke ĉio estis bonege kaj amuze, iu provis ne forgliti el la deklivo, kaj iu estis glitita laŭ la koto kaj returnita Dio scias kiemaniere.

La Oroktoj ponto tre plaĉis al mi. La rivero Katun bruegas kaj frapegas la rokojn. Beleco kaj forto de naturo!

Vespere mi denove endormis en “la necesejo”, kiun mi jam muntis nur dum unu horo. Post unu aŭ du jaroj da ĉiutaga praktiko mi povos munti ĝin post kelkaj minutoj.
Preskaŭ ne estis sonĝoj nokte. Mi dormis kiel bebo.
Hodiaŭ ni havas la plej facilan aferon. Ni devas atingi la Karakol-lagoj por rigardi ilin kaj preni iom da akvo. Nur por ĉi tiu facila tasko la ĵipistoj komencis prepariĝi suspektinde serioze. Ili kontrolis la ŝnuregojn, testis la vinĉojn, rigardis sub la kapotojn.

Unu aŭto, la plej stranga (ĝi eble estis Mitsubishi Delica – la legenda ekspedicia buseto) estis returnita kaj sendita hejmen.
Zubr diris al teamanoj en buseto: “Vi ne trairus”. Via aŭto ne taŭgas por aveturoj en la montaro Altajo!

Kaj Delica iris fore…
Survoje al la lago evidentiĝis, ke “veturi por iom da akvo” nur sonas facile kaj amuze, sed reale tie preskaŭ ne ekzistas vojo.
Komence estis ia aparte glitiga argilo, sur kiu la radoj tute ne povis funkciii, kaj la aŭtoj glitis surloke.
Oni devis uzi vinĉon (se mi bone komprenas, ne estas racie vojaĝi en la montaro Altajo sen vinĉo). Zubr donis al mi ŝnuregon kaj komandis al mi hoki ĝin “al ĉi tiu arbo”. Mi ĝistiris la ŝnuregon, sed ne estis klare kie hoki ĝin. Arboj ne havas specialajn kunfiksilojn.

Mi decidis hoki ĝin al branĉo, ĉar mi ne vidis aliaj ebloj.
La krio de Zubr sendis ondojn sur la herbon – tio la iksodoj forkuris panike. Rezultis, ke oni devas envolvi arbon per speciala malgranda rimeno kaj poste alkroĉi hokon al ĝi.
Pro tia ŝanceliĝo en la koto, la pneŭo de unu aŭto defalis de la rando. La ĵipistoj rapide levis la aŭton per ia infera kriko, poste pumpis propanon en la pneŭon, proksimigis alumeton…

Eksplodo… La pneŭo estas reen en sia loko…

Subite la koto finiĝis, sed grandegaj ŝtonoj komenciĝis. Ne eblas kalkuli kiom da fojoj ni trafis ilin per karoserio, ĉaroj kaj aliaj partoj de la Toyota.

La aŭtoj saltis de ŝtonego al ŝtonego kiel metalaj ranoj, rampis de ŝtonego al ŝtonego kiel serpentoj. Ĵipistoj persiste veturadis metron post metro por “preni iom da akvo”.

Subite, la Karakolskoe lago aperis post la vojturno.
Nu, prenu viajn sitelojn kaj botelojn. Ni iru preni iom da akvo.
Kio? Ĉi tio ne estas la ĝusta akvo?

Rezultis, ke ni forgesis kaj preterpasis iun “lignan tubon”, nun ni devas turni aŭtojn kaj salti reen super la ŝtonegojn.
Almenaŭ mi sukcesis rigardi la montan lagon iomete. Ĝi estis belega, eble kiel Bajkalo, sed mi ne certas.
Pli da ŝtonoj. Pli da batoj de ie sube.
Jen ĝi estas! Jen la “ligna tubo”. Prenu sitelojn kaj kanistrojn.
Ĉu unu 1,5-litra botelo vere sufiĉas por vi?

Ĉu vi seriozas?
Nu, mi ne komprenas ilin. Saltado sur ŝtonoj dum 24 horoj por akiri litron… frenezuloj.
Sed tio ne gravas! Post tri tagoj mi finfine atingis Ĉemal-n (Чемал, se ruse).
Fine, ĉi tiu aŭto plu ne saltos sub mi.
Fine, mi dormos sur lito sen iksodoj ĉirkaŭ mi.
Kaj fine, mi povos mendi civilizitan ekskurson.

Nur mi rapide vizitos la arbustojn por necesumo, kaj poste iros serĉi la normalan hotelon.
Rigardu ĉiuj, mi komencas civilizitan vivon!
La kommunikaĵo de mi:
Kiel vi komprenis, ĉi tio estis la lasta enskribo en kajero. Ĉu vi jam legis la notojn el la unua kajero per ĉi tiu ligilo?
Mi eldonis la tutan taglibron en la maniero de la aŭtoro. Mi aldonis kaj ne forprenis nenion. Ĉu tio okazis aŭ ne en la realo? Kiu diable scias? Ĉu ni trovus kolumnon de sep Toyota Land Cruiser kaj unu Mitsubishi Delica? Dubinde. Sed ĉu ĝi eĉ necesas…

