Estas strange, sed mi ne mortis ĉi-nokte en la montaro Altajo. Matene Zubr trovis min tute vivantan. Mi certas, ke nur la ĉapelo savis min. Se mi ne trovus ĝin, mi certe frostiĝus ĝismorte.
>> Alklaku por legi pluApogeo de romantiko
Ekster-vojaj aventuroj de mia dua aŭto UAZ ‘Apogeo de romantiko’.
La montaroj Altajo kaj Uralo, Arkto kaj Siberio, malfacilaj vojaĝoj kaj simpla ripozado kun amikoj.
Montoj, dezertoj, stepoj, marĉoj, neĝo kaj multaj, multaj interesaj aferoj.
-
Aventuroj de la komencanto en montaro Altajo. La unua kajero

Ĉi tiun taglibron titolitan kiel “La komencanto en Montaro Altajo” kun duone digestigitan poŝtelefonon ni tute hazarde trovis en amaso da freŝa ursa fekaĵo en montoj Altajo. Ĉar nia kriavokado de la aŭtoro estis vana, kaj ĉar urso ne povas esti la posedanto de la kopirajto, mi eldonos ĉi tiun rakonton.
La aŭtoro penis, tio estus plezure al li.
>> Alklaku por legi plu -
Kiel mi partoprenis en ekster-voja konkurso dum aŭtofestivalo

Mia sperto de ekster-voja konkurso estis dum XIII Siberia aŭto-moto-festivalo je nomo de Igor Kulikov. Tiam unuafoje kaj samtempe lastafoje mi grimpadis tra profunda koto kun ŝnurego de vinĉo, spiradis odoron de bruligitaj kluĉiloj kaj trinkadis bieron anstataŭ akvon.
>> Alklaku por legi plu -
Geoglifo “LENIN” kiel preterpasa vidindaĵo

Pri la geoglifo “LENIN” (Ленин) mi eksciis hazarde. Mi longe pensis, ke inter Novosibirsko kaj Uralo sutuas nenion interesan, ke estas nur arbaroj, marĉoj kaj federacia aŭtovojo kun kamionoj, benzinstacioj kaj publikaj necesejoj.
Montriĝis, ke tio ne estas tute vera.
>> Alklaku por legi plu -
Gardantoj de stepo, aŭ iom pri la sekreta Transurala ordeno

Mi iam ekaŭdis sciencan teorion, ke por stepo restu senarbara, ĝi devas plene bruli unufoje ĉiujn kvincent jarojn. Devas bruli ne per simpla sezona fajro, sed per grandega, horizont-kovranta incendiego. Tiam la stepo ne eblas esti kovriĝita per arboj kaj arbustoj.
Mi povas certigi vin, ke ĉio ĉi estas sensencaĵo. La stepon konservas en bona ebena stato sekreta Transurala ordeno de la Stepogardantoj.
>> Alklaku por legi plu -
Lavado de vestaĵoj dum vojaĝo: la speciala metodo por aŭtoturistoj

La ĉiutagaj bezonoj de aŭtoturistoj iomete diferencas de bezonoj de ordinaraj homoj. Lavado de vestaĵoj, kuirado kaj persona higieno — ĉioj estas plenaj de malfacilaĵoj, danĝeroj kaj riskoj. En montoj ne estas lavmaŝinoj. En riveroj ne fluas varma akvo. Tage vi estas la heroa stiranto de ekspedicia ekstervoja aŭto, kiu konkeras nekonkeritan terenon. Sed vespere vi devas bivaki, kuiri manĝaĵon, transporti akvon de fonto kaj lavi malpuranj vestaĵojn.
>> Alklaku por legi plu -
La malnova montpasejo Ĉike-Taman en la montaro Altajo

Ĉu vi scias, ke la malnova montpasejo Ĉike-Taman estas plenlonge konservita kaj atingebla por tiu, kiu serĉas ekscitan kaj nervozan sperton? Vidu kian ekstreman ‘vojon’ oni uzis antaŭ 50 jaroj por atingi, ekzemple, la mongolan limon.
>> Alklaku por legi plu -
Vojaj pensoj de hedonisto

Vojaĝi kun amikoj – estas bone. Estas bone kiam oni estas ĉirkaŭita per tia beleco. Estas bone kiam eble kapti fiŝon kaj drinkinte tuj manĝi kolbason.
>> Alklaku por legi plu
