Gratulu min pro la komenco de kolektado de ZEO–j (Zamenhof/Esperanto-objektoj). Irante de la laborejo mi trovis, vizitis kaj esploris unuan ‘objekton’ – la kafejon Esperanto en la urbeto Ramenskoje, en Apudmoskvo.
>> Alklaku por legi pluLa blogo pri vojaĝoj
-
Rava promenado en la urbocentro de Belgorod

Mi proponas al vi kundividi mian ravon de kurta printempa promenado tra la urbocentro de Belgorod. Verdire, mi antaŭlonge ne estis tiel forte impresita de iu urbo, kaj ne atendis vidi tiun belecon.
>> Alklaku por legi plu -
La komunikaĵo: celo de mia retejo pri vojaĝoj kaj ĝia jubileo

Geamikoj, mi devas deklari ion jure gravan kaj memorigi ion persone agrablan. Do, la celoj de mia retejo pri vojaĝoj estas tute nekomercaj. Vi aŭ mi, aŭ iu ajn ne povas vendi aŭ aĉeti ion en mia retejo. Ĝi estas tute senpaga interreta spaco por mia propra literatura kreado, nur en la lingvo Esperanto, kaj nur por mi aŭ aliaj Esperanto-parolantoj.
>> Alklaku por legi plu -
La Kremlo de Niĵnij Novgorod – vizitinda loko por histori-amantoj

Somere mi vizitis Niĵnij Novgorod, la faman historian urbon ĉe la rusa rivero Volgo. Mi proponas al vi kune promeni en la Kremlo, la ĉefa vidindaĵo de la urbo.
Se vi estas historio-amanto, kiel mi, la promenado nepre plaĉos al vi.
>> Alklaku por legi plu -
Miaj 10 la plej ŝatataj fotoj de Nordo el niaj aŭtovojaĝoj

Niaj arktaj aŭtoaventuroj sur la 10 miaj plej ŝatataj fotoj. Realaj frostaj fotoj de Nordo, inkluzivas iom da Jakutio, Evenkio kaj Jamalo.
>> Alklaku por legi plu -
La 73-a paralelo de norda latitudo kiel simbolo de prudento

Ni tranoktis apud la vilaĝo, kiu situas ĉe la 72,5-a paralelo de norda latitudo. Estis nur ĉirkaŭ 55 kilometroj for de la dezirataj 73 gradoj norde de la ekvatoro, sed ni devus vojaĝi ĉi tiun distancon sur la Anabara-golfo, kiu estas parto de la Lapteva maro, kaj de la Arkta oceano.
>> Alklaku por legi plu -
Longa veturado al maro… al la Lapteva maro

La vojo al la Lapteva maro komencis testi niajn fortojn tuj, kiam ni malsupreniris sur glacion de la rivero Anabar. Se diri honeste, mi neniam estis tiel timigita.
Kiam mi traveturis turbulan montriveron en la montaro Altajo, tio estis tre danĝere, sed ni havis multajn manierojn por eviti problemojn.
Kiam paneis unu aŭto en Mongolio, en la kanjono Ĥermen-Cav, ni kune helpis al damaĝito atingi hejmon.
Sed sur la glacio de la rivero Anabar malmulte dependis de ni.
>> Alklaku por legi plu -
Denove ĉe la Arkta Cirklo

Ni preterpasis la urbon Udaĉnij nokte kaj tre rapide, laŭvorte ‘kurante’, t.e. senhalte. Plenigis niajn aŭtojn per fuelo ĉe la sola benzinstacio kaj ekrapidis al la Arkta Cirklo.
La sama afero estas denove!
Enuige!
>> Alklaku por legi plu -
Tre paca kaj tre sukcesa rakonto

Iom pri nia vizito de la urbo Mirnij, kaj posta pluirado. Mallonga sed leginda fragmento de nia Norda aventuro. Eblas (aksiome) aserti, ke la plej belaj vidindaĵoj komenciĝos de ĉi tiu loko, de la urbo Udaĉnij.
Ne ‘la plej-plej belegaj’, certe, sed jam tre spektinda.
>> Alklaku por legi plu -
Kiel gaja estas la sezona vintra vojo ‘Ustj-Kut – Mirnij’

“Kien? Kien vi intencas vojaĝi? Al la sezona vintra vojo ‘Ustj-Kut – Mirnij’, al la rivero Anabar, al la Lapteva maro? Per via brutkamiono,” – demandis min ĉiuj, kun kiuj mi provis kundividi la ĝojon.
Mia amiko, la maljuna estro de la geologia taĉmento, precipe ne komprenis min. Al lia sperta kaj blankhara kapo facile venas la penso pri malfacila, sed malavare pagita laboro en tiuj danĝeraj lokoj. Sed libervole veturi tien ferie… ne…tio estas tute nekredebla…
>> Alklaku por legi plu
